Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris prizonuloj. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris prizonuloj. Mostrar tots els missatges

diumenge, 26 de gener del 2020

PSOE volas mankatenigi la ekzilitojn kontraŭ la liberigo de la enkarcerigitoj

La reformo de la hispana Punleĝaro povus mallongigi la kondamnon al unuj kaj, samtempe, certigi la sukceson de la aresto-eŭrordonoj kontraŭ la aliaj, adaptante la delikton pri sedicio al la eŭropaj postuloj


El president a l'exili, Carles Puigdemont, amb els consellers Lluís Puig, Clara Ponsatí, Toni Comín i Meritxell Serret

La Kunordigo-teamo de la Advokataro de Katalunio avertis ĉidimanĉe matene, ke la reformo de la hispana Punleĝaro povus faciligi la ekstradicion de la ekzilitaj katalunaj politikistoj kiuj, ĉimomente, troviĝas en Belgio kaj Skotlando. Laŭ asertas la Kunordigantoj pere de la sociaj retoj, malgraŭ ke oni informas pri la modifo de la delikto de sedicio kaj ribelo kvazaŭ ĝi estus "ĝentilaĵo" favora al la prizonuloj, la "vera celo" estas ke la deliktoj estu validigitaj de la punleĝaroj belga kaj skota, kaj tiel ankaŭ sub la eŭropaj postuloj. Tiel la hispana registaro senprobleme efektivigus la ekstradicion de la kataluna eksprezidento Puigdemont kaj lia eksministro, Toni Comín, kiu,same kiel Puigdemont, estas eŭrodeputito; la samo pri Clara Ponsatí, baldaŭ eŭrodeputito, kaj la aliaj eksministroj Meritxell Serret kaj Lluís Puig.

Advokatino de la Kunordigo-teamo, Olgo Amargant, klarigis al El Món ke, la averto estis publikigita sen aliro al la provizora redaktaĵo de la leĝomodifo sed kalkulante la antaŭajn precedencoj pri tordigo de la hispana justico kaj la "promeso" de la hispana prezidento, Pedro Sánchez, reporti Puigdemont-n al hispanio por enjuĝigi lin. Entute, la advokataro tre maltrankviliĝas. Dependante de la fina redakto de la reformo, ĝi povus multe favori la politikajn prizonulojn, kiuj elirus el la prizono, tiel kiel sugestis la deputito de En Comú Podem (katalunaj maldekstruloj), Jaume Asens en la TV-programo FAQs, ĉisabate nokte, aldonante ke ĝi malbonigus la situacion de la ekzilitoj.

Els encausats de l'1-O, al centre de la sala del Suprem amb Raül Romeva somrient

Opinie de Amargant, malgraŭ ke "en normala lando" la principo de retroapliko, se ĝi favorus la situacion de la prizonuloj, ĝi ne devus komplikigi tiun de la ekzilitoj. La agado de la hispana justico, aparte pri la persekutado de la sendependismo, igis la Kunordiganto-teamon averti ĉiujn, pro "respondeco" ke, se je politika nivelo oni volus senhelpigi la ekzilitojn favore al la enkarcerigitoj, tio povus okazi. En tia kazo, oni retirigus la nunajn eŭrordonojn kaj redaktus novajn, ellaboritaj laŭ la nova punleĝaro. Tio sufiĉus por certigi la ekstradicion. Tamen, la advokatino rediras ke ilia mesaĝo estas atentovoko antaŭ la anonco de la modifo de la delikto de sedicio kaj nepras atendi por koni la ekzaktajn detalojn kaj poste analizi kaj valorigi pli profunde.

Verkis: Aleix Salvans
Fonto: El Món

dimarts, 23 d’abril del 2019

Manifesto de portugalaj intelektuloj

Politikistoj, historiistoj, ĵurnalistoj, profesoroj, sociologoj, subskribas tekston kiu petas politikan solvon de la konflikto inter Katalunio kaj Hispanio

 
Sesdek portugalaj intelektuloj - inter kiuj estas politikistoj, historiistoj, ĵurnalistoj, profesoroj, sociologoj, juristoj aŭ antropologoj - ellaboris manifeston en kiu oni kritikas la enjuĝigon de la konflikto inter Katalunio kaj Hispanio. Ili postulas la tujan "liberigon de la katalunaj politikaj prizonuloj" kaj la retiron de la akuzoj kontraŭ la civitanoj kiuj partoprenis en la organizado de la referendumo.

La teksto memorigas ke, kelkaj el la akuzitoj en la juĝado kontraŭ la memdetermina procezo, kiuj estis en provizora mallibereco dum jaro kaj duono, kaj "diversaj organizoj kaj internaciaj eminentuloj (la nobelpremiita pri paco, Jody Williams, parlamentanoj el diversaj landoj, ktp.) difinis kiel politika la juĝproceson.

La dokumento informas ke, "miloj da katalunaj civitanoj partoprenintaj en la organizado de la referendumo estas submentitaj al juĝaj procedoj". Pli konkrete, oni mencias la kazo de universitataj instruistoj kiuj estis nomumitaj ĉefprizorgantoj de la balotadoj. Tiu kazo estis denuncita de la Amerika Asocio pri Politikaj Sciencoj kaj oni petis al la hispana prezidento Pedro Sánchez, ke la ŝtato retiru la akuzojn. Kromm tio, la teksto opinias "riveliga la fakton ke oni oficiale malpermesis al katalunaj aŭtoritatoj kaj amaskomunikiloj la uzon de esprimoj kiaj "politikaj prizonuloj" kaj "ekzilitoj".


Jen sube la subskribintoj de la manifesto:
Abilio Hernández, pofesoro pri literaturo kaj estetiko
Adelino Maltez, politologo
Alfredo Barroso, kronikisto kaj eseisto
Alfredo Caldeira, advokato
Álvaro Garrido, historiisto
Ana Sofia Ferreira, historiisto
Andreia Lourenço Marques, politiksciencisto kaj aktivisto pri homaj rajtoj
António Borges Coelho, historiisto
Ascenso Simões, direktoro, membro de PS
Boaventura de Sousa Santos, sociologo
Carlos Vargas, ĵurnalisto kaj ekonomiisto
Cipriano Justo, doktoro, gvidanto de Komunisma Renovigo
Daniel Adrião, Gvidanto de PS, entreprenkonsilanto
Daniel Oliveira, ĵurnalisto
David Duarte, esploristo pri politika filozofio
Diana Andringa, ĵurnalisto
Domingos Lopes, advokato
Elísio Estanque, socioligo
Fernando Oliveira Baptista, agro-inĝeniero
Filipe Piedade, esploristo pri Eduko-sciencoj kaj Politikaj Studoj.
Francisco Louçã, ekonomiisto
Francisco Oneto Nunes, antropologo
Francisco Teixeira, profesoro pri filozofio kaj politiksciencoj
Gaspar Martins Pereira, historiisto
Isabel Faria, metge, emerita funkciulo de la Eŭropa Komisiono
Isabel Moreira, Sendependa deputito de PS
Helena Rosetta, arkitekto, sendependa parlamentano de PS
Joana Mortágua, politikisto, sendependa deputito de BE
João M. Almeida, apotekisto, altdirektoro ĉe loka administrejo
João Teixeira Lopes, sociologo
Jorge Araújo, biologo
José Manuel Pureza, politologo, vicprezidanto de la Asambleo de la Respubliko
José Pacheco Pereira, historiisto, publicisto
Luís Monteiro, licenciigita pri arkeologio, membro de BE
Manuel Brito, emerita profesoro, eksprezidanto de la Nacia Instituto pri Sporto
Manuel Carvalho da Silva, sociologo, esploristo
Maria Isabel Loureiro, doctoro, profesoro komunuma sano
M. Carmo Marques Pinto, advokato, registarano de Nacia Alvoko por la Respubliko
Maria Manuel Rola, dezajnisto, membro de BE
Maria do Rosario Gama, profesoro de mezlernejo, APRE
Marisa Matias, sociologo, eŭrodeputito de BE
Miguel Cardina, esploristo pri sociaj sciencoj
Miguel Vale de Almeida, antropologo
Nelma Moreira, profesoro pri komputilaj sciencoj
Norberto Cunha, historiisto
Paula Godinho, antropologo
Paulo Fidalgo, doktoro, gvidanto de Komunisma Renovigo
Paulo Filipe Monteiro, direktoro
Pedro Bacelar Vasconcelos, konstituciisto
Ricardo Sá Fernandes, advokato
Richard Zimler, verkisto
Rui Pato, doktoro kaj muzikisto
Rui Pereira, profesoro, ĵurnalisto kaj eseisto
Rui Sá, inĝeniero, membro de la Municipa Asembleo de Porto laŭ CDU
Rui Tavares, historiisto, gvidanto ĉe Livre
Sandrina Antunes, politologo
Sónia Duarte, profesoro de mezlernejo kaj esploristo pri lingvistiko
Ulisses Pereira, ekonomiisto, deputito de PSD

Fonto: Vilaweb

divendres, 16 de novembre del 2018

Daŭre du pacaj homoj en prizono

Internacia Òmnium:

Ĝis hodiaŭdate, du porpacaj homoj @jcuixart & @jordialapreso estis senigitaj de ilia libereco dum 13 monatoj. Ili pasigis 396 noktojn en prizono pro uzado de iliaj demokratiaj rajtoj. Ni ne ripozos ĝis kiam ili revenos hejmen, ili kaj la cetero de politikaj prizonuloj kaj ekzilitoj...


dilluns, 8 d’octubre del 2018

La prezidanto de Verduloj-ALE en la eŭropa parlamento postulas la liberigon de la politikaj prizonuloj

Ska Keller, acompanyada d'Ernest Urtasun (ICV) i Jordi Solé (ERC), a la sortida de la presó de Lledoners / GEMMA ALEMAN / ACN
Keller kun Solé kaj Urtasun

Ska Keller renkontiĝis kun Junqueras, Romeva, Rull, Sánchez kaj Cuixart en la prizono Lledoners

La prezidanto de la eŭropa parlamenta grupo Verduloj-ALE, Ska Keller, vizitis la prizonon akompanata de la eŭrodeputitoj Jordi Solé (ERC) kaj Ernest Urtasun (ICV). Keller postulis de la prokuroroj la retiradon de la akuzoj pri ribelo kontraŭ la prizonuloj, same kiel  "faris aliaj tribunaloj".


Post la vizito, Keller diris ke sia konkludo el la afero estas ke "la ideo juĝi ilin pro ribelo havas neniun bazon". La prezidantino lamentis ankaŭ la fakton ke la politikistoj estas en provizora mallibero. "Estos juĝado, ili sindefendos, sed ĉu nepras ke ili pasigu tiom da tempo en prizono antaŭ ol ili estos juĝitaj?, ŝi sindemandis.
Keller estas la unua prezidanto de eŭropa parlamenta grupo kiu vizitas Lledoners. Ŝi unue planis renkontiĝi kun Romeva kaj Junqueras, eksaj eŭrodeputitoj, sed fine ŝi renkontiĝis ankaŭ kun Sánchez, Cuixart kaj Rull. Ĉe la eliro, ŝi informis ke ilia animo estas bonstata. "Ili estas optimismaj kaj plu batalas por sia afero", asertis Keller. La intenco de Keller estas plupeti al Eŭropa Komisiono ke ĝi iĝu "peranto" kaj ke oni laboros por ke en Eŭropo oni "plu parolu" pri la kataluna konflikto.
Krom tio, ankaŭ delegitaro de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de la Eŭska Parlamento vizitis prizonulojn. Matene ili iris al Puig de les Basses, kie ili parolis kun la eksa katministrino pri Laboro, Dolors Bassa. Poste ili vizitis Lledoners. 

dijous, 30 d’agost del 2018

Kadre de la ĉeffesto de urbo Vilafranca del Penedès

Vilafarnca del Penedès klamis por la rajto al popola memdecido kaj por la liberigo de la politikaj ekzilitoj kaj enkarcerigitoj



.
Sant Fèlix/Sankta Felikso, patrono de la urbo kaj nomo de la ĉeffesto

dissabte, 14 de juliol del 2018

"Eĉ ne unu paŝon malantaŭen" Muzikvideo dediĉita al prizonuloj kaj ekzilitoj


Diversaj kantaŭtoroj kaj muzikgrupoj komponis la kanton Ni un pas enrere! por omaĝi la politikajn prizonulojn kaj la ekzilitojn, krom aliajn punitajn sendependismajn gvidaktivistojn kaj la homojn kiuj ebligis la referendumon de la pasinta 1a de oktobro. Els Catarres, Buhos, Brams, Sopa de Cabra, Gossos, Gemma Humet kaj Cesk Freixas estas kelkaj el la muzikistoj.

Lasta bildo => [Us volem a casa = Ni volas vin hejme]

Ĉe Vilaweb eblas legi la tekston de la kanto (en la kataluna)

dissabte, 16 de juny del 2018

Homkolonoj por la libereco en la naskiĝurboj de enkarcerigitoj kaj ekziliĝintoj

Dekkvin homturaj teamoj partoprenis en iniciato por memori la ok monatojn de kiam estis malliberigitaj la sociaj aktivistoj konataj kiel els Jordis (la Georgoj)

La homkolonoj por la libereco stariĝis hodiaŭ en diversaj urboj de Katalunio por postuli la liberecon de la politikaj prizonuloj kaj la revenon de la ekzilitoj: Amer, kie naskiĝis Carles Puigdemont; Torroella de Montgrí, Dolors Bassa; Sant Vicenç dels Horts, Oriol Junqueras; Caldes de Montbui, Raül Romeva; Terrassa, Josep Rull kaj Lluís Puig; Parets del Vallès, Jordi Turull; Santa Perpètua de Mogoda, Jordi Cuixart; Vic, Marta Rovira; Sallent, Anna Gabriel; Xerta, Carme Forcadell.

Kelkaj teamoj konstruis kolonojn ankaŭ antaŭ la koncernaj hispanaj malliberejoj.Spektu la raporton ellaborita de la kataluna televido TV3


dimarts, 21 de novembre del 2017

Fajrobrigadisoj petas la liberigon de politikaj malliberuloj

Kelkdekoj de katalunaj fajrobrigadistoj renkontiĝis antaŭ la Kastelo de Monjuic (Barcelono) por peti la liberigon de la politikaj prizonuloj en Hispanio.

Ili kunstarante formis gigantan banton dum, ĉe la fono kaj surmure pendis granda tolafiŝo kun la slogano Love democracy (Ni amas demokration). Por konkludi la aktivaĵon, ili kantis Els segadors (kataluna himno).


Fonto: Vilaweb

dilluns, 13 de novembre del 2017

Manifestacio en Barcelono por postuli la liberigon de la politikaj prizonuloj

Pasintsabate okazis manifestacio por postuli la liberigon de ĉiuj katalunaj emprizonigitoj (vidu ĉe la delkstra kolumno). Inter la diversaj kolektivaj mesaĝoj estis ankaŭ la krio Puigdemont president! por subteni la legitiman prezidanton. Oni kakulis ke ĉ. unu miliono da homoj partoprenis la aranĝon.