La 22an de septembro la parlamento de Katalunio per 117 voĉoj kontraŭ
17 aprobis la novan leĝon pri la okcitana lingvo, kiu disvolvas la
artikolon 6.5 de la nova katalunia ĉefleĝo ("statuto de aŭtonomeco")
aprobita en 2006. Ĉi tiu artikolo deklaras, ke „la okcitana lingvo,
nomata arana en Arano, estas la lingvo propra al tiu teritorio kaj estas
oficiala en Katalunio”. Kiel sukcesi, ke lingvo parolata de malpli ol
milono de la katalunia loĝantaro en anguleto de la lando estu efektive,
kaj ne nur laŭvorte, unu el la tri oficialaj lingvoj de la tuta aŭtonoma
komunumo, kune kun la kataluna kaj la hispana, estis la defio de tiu ĉi
leĝo.
Arano estas malgranda regiono (634 km2) kun ĉ. 10 000 loĝantoj
situanta en la nord-okcidenta angulo de la Kataluna Aŭtonoma Komunumo
(32 000 km2 kaj 7,5 milionoj da loĝantoj). Ĝia situo en la norda flanko
de la centraj Pireneoj komprenigas, ke la indiĝena lingvo estas la
okcitana, parolata en la tuj senpera suda triono de Francio kaj en
pluraj alpaj valoj de Piemonto fare de eble 3 milionoj da homoj en
teritorio kun entute ĉ. 15 milionoj da loĝantoj. Tamen la ekonomia
prospero de Arano en la lastaj jardekoj danke al turismo puŝis la
denaskajn okcitanlingvanojn en minoritatecon: 39% de la arananoj estas
denaske hispanlingvaj, 24% okcitanlingvaj, 15% katalunlingvaj, 6%
galeglingvaj kaj 15% alilingvaj. Tiuj datumoj komprenigas efektivan
endaĝeritecon de la okcitana en Arano kaj tiu estas la takso de Unesko
en sia lingvoatlaso pri endaĝerigitaj lingvoj. Tamen komprenas la
okcitanan ĉ. 90% de la loĝantaro kaj scias ĝin paroli pli ol 60%. Certe
al tio helpas, ke la okcitana estas preskaŭ interkomprenebla kun la
kataluna kaj ne malproksima de la hispana kaj la galega.
La protekto de la okcitana lingvo en Arano komenciĝis jam per la unua
katalunia ĉefleĝo post la faŝisma diktaturo en 1979 kaj la unua leĝo
pri lingvonormaligo de 1983. Ĉi tiu leĝo per aparta artikolo pritraktis
la uzadon de la okcitana en Arano, en kiu ĝi difinis la neceson
antaŭenpuŝi la ĝeneralan konon de la lingvo en la regiono, ĝian uzadon
en publikaj aranĝoj kaj en amaskomunikiloj, ĝian instruadon en la
lernejo kiel studobjekto kaj kiel lingvo de instruado. Ĝi krome deklaris
la okcitanajn loknomojn la solaj oficialaj en la regiono, analoge, kiel
en diversaj aliaj agadoj, al la kataluna en la cetera parto de la
aŭtonoma komunumo. Ĝi krome deklaris, ke ĉiu oficiala lingvoreglamento
devos havi apartan zorgon pri la uzado de la okcitana en Arano. En tiu
kunteksto de 1984 la okcitana ekfariĝis pera lingvo de instruado en la
elementaj lernejoj. Krome la leĝo pri Arano de 1990, kiu donis al ĝi
specialan aŭtonomecon, deklaris la okcitanan oficiala lingvo de la
regiono kaj la nova leĝo pri lingvonormaligo de 1998 plifortigis la
protekton de la okcitana kaj la iniciatojn favore al ĝi. Ĉiuj ĉi agadoj
kaj aliaj donadis al la okcitana lingvo en Arano egalajn instrumentojn
al la kataluna en la cetera parto de la teritorio.
La ĉefleĝo de 2006 kaj la ĵus aprobita leĝo daŭrigas kaj profundigas
tiun vojon, ebligante al la okcitanlingvanojn uzi sian lingvon ne nur
kun la loka administracio en Arano, sed ankaŭ kun la centra
administracio de la kataluna registaro, skribe kaj parole, ekz. se ili
uzas ĝian unuigitan telefonan informservon. La nova leĝo postulas, ke la
administracio en Arano uzu la okcitanan kiel ĝeneralan lingvon kaj ke
ĉiuj servoj kaj organizoj en Arano dependantaj de la kataluna, arana aŭ
municipaj registaroj (t.e. ankaŭ la privataj entreprenoj laborantaj por
ili) uzu ankaŭ ĝin en siaj skribaj kaj parolaj rilatoj kun la civitanoj.
Ĝi devigas la publikajn aŭdvidajn amaskomunikilojn dependantajn de la
kataluna registaro precipe uzi la okcitanan en Arano, sed ankaŭ celas
certigi ĝian ioman uzadon en la cetera parto de la teritorio. Krome ĉiuj
publikaj kaj privataj dokumentoj en la okcitana fariĝas plene validaj
kaj ĉiuj leĝoj de la Parlamento de Katalunio estos tradukataj al la
okcitana kaj havos oficialan valoron (fakte la parlamenta TTT-ejo jam
havas okcitanlingvan version, kvankam ankoraŭ ne tiu de la kataluna
registaro). Ĉi-rilate, kompreneble la oficiala okcitana lingvo estas
plene uzebla en la katalunia parlamento, kiel montriĝis en la sesio, en
kiu la leĝo estis aprobita.
En la instrua sistemo la okcitana fariĝos la ĝenerala lingvo de
instruado en Arano. Nuntempe, post diversaj ŝanĝoj de modelo en la
lastaj 25 jaroj, tie ekzistas universala lingvomergado en la okcitana en
la publika (senpaga) sistemo. La okcitana estas principe la sola pera
lingvo de instruado de la tri jaroj da infanĝardeno kaj de la ses
elementlernejaj kursoj, dum ĝi poste estas uzata kune kun la kataluna
kaj la hispana kiel instrulingvo en la ses jaroj de la mezlernejo
(sistemo tute analoga al la uzata por la kataluna en la cetera parto de
la aŭtonoma komunumo). Tamen ŝajnas, ke tiu modelo ne estas plene
funkcianta en la ĉefurbo, Vielha, pro manko de lingvokapablaj
instruistoj. La leĝo pretendas solvi tiun misfunkcion, kvankam la plej
facila solvo – la dungo de translimaj fakuloj – ŝajnas leĝe malfacila
pro ilia nescio de la hispana (la norma kataluna estus verŝajne tre
rapide lernebla por ili). Aliflanke la leĝo postulas, ke la instruadon
de la lingva kaj historia specifeco de Arano oni enkonduku en la
tutkataluniajn lernejajn programoj. Tio verdire jam okazis, sed ne pro
leĝa elpaŝo.
Entute ĉio ĉi postulos i.a. apartajn trejnajn programojn por
profesiuloj, ekzemple inter instruistoj, kiujn la leĝo parte antaŭvidas
kaj kiuj parte estos poste disvolvataj.
Aliflanke la oficialigo de la okcitana per la ĉefleĝo de 2006 nerekte
engaĝas en diversaj aspektoj ankaŭ la hispanan registaron. Ekzemple,
povas okazi, ke se regione oficialaj lingvoj ekĝuas iujn rajtojn en la
eŭrop-uniaj institucioj, kiel en la Parlamento, la oficialigo de la
okcitana en Katalunio permesos, ke ankaŭ la centoble pli multnombraj
franciaj kaj italiaj okcitanoj ĝuu ilin, kvankam ĉe ili la leĝa statuso
de la lingvo staras tre for de tiu atingita en Katalunio – ĉefe en
Francio. Por tio estas aparte grava la ekuzo de la nomo „okcitana” por
la lingvo en la lastaj leĝoj, anstataŭ la dialekta nomo „arana”, kiu
bedaŭrinde estis la sola uzata en la unuaj leĝaj tekstoj en Katalunio.
Laste, la leĝo montras ankaŭ kiel ekz. Hispanio povus pli juste kaj
egalece mastrumi sian lingvan diversecon. Kiam de jaroj oni sensukcese
provadas enkonduki la eblon, ke en la hispania senato – la teritoria
ĉambro de la hispana parlamento – popolreprezentantoj povu paroli en la
teritorie oficialaj lingvoj, evidentiĝas, ke ekzistas sento ĉe vasta
plimulto de la majoritatlingvanoj (kaj en parto de la minoritatanoj), ke
la hispana estas ne nur la lingvo kun signife pli multaj parolantoj,
sed ankaŭ ke ĝi ial estas pli digna ol kiu ajn alia uzata en la ŝtato.
La aliaj lingvoj estas uzeblaj nur en siaj teritorioj kaj ili laŭeble ne
estu videblaj ekster ili. Ke ilin oni sentas iel hontindaj kaj kaŝindaj
montras ekzemple, ke senescepte ĉiuj ŝtataj televidoj, inkluzive de la
publikaj, petas al minoritatlingvanoj esprimi sin en la hispana lingvo
antaŭ la kameraoj, eĉ se okaze de kolektiva intervjuo ili ĵus respondis
la saman demandon en loka lingvo. Kontraste, la katalunia leĝo pri la
okcitana deiras el tute alia perspektivo kaj sentemo: ĉiuj lingvoj
meritas la saman respekton, same kiel ĉiuj civitanoj, sendepende de ilia
denaska lingvo. Tamen certe ne eblas facilanime pritrakti ĉiujn
parolatajn lingvojn en teritorio, kvazaŭ ili estus same disvastigitaj en
la socio, ĉar tio praktike malebligus la efektivan defendon de la
rajtoj de la civitanoj uzadi siajn lingvojn. La leĝo, do, montras, kiel
Hispanio povus tutŝtate oficialigi ankaŭ aliajn lingvojn krom la hispana
kaj ekagi por ilia dignigo en la parlamento, amaskomunikiloj, lernejoj
ktp.
Entute, la nova leĝo kaj la jama agado por la okcitana en Arano en la
lastaj preskaŭ tri jardekoj montras, ke eblas firma laŭŝtupa politiko
por protekti la lingvojn kaj la lingvajn rajtojn de la civitanoj.
Katalunio evidentigas tion per sia agado favore al la kataluna kaj la
okcitana lingvoj, kvankam nuntempe ili estas klare minoritataj kiel
denaskaj lingvoj same en Katalunio kiel en Arano – kaj tiuj politikoj
ĝuas la longedaŭran vastegan subtenon de ĉ. 90% de la loĝantaro. Se tio
ne okazas en aliaj landoj, ekz. en Francio aŭ en partoj de Hispanio,
evidentiĝas, ke ne estas pro neeblo, sed pro politika deziro ne doni
egalajn rajtojn al la civitanoj kaj malaperigi la landan lingvan
riĉecon.
La aŭtoro dankas Ferriol Macip i Bonet pro liaj komentoj kaj riĉigaj informoj post legado de malneto de tiu ĉi artikolo.
Artikolo aperinta en Etnismo, decembro 2010.