Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris Antich. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris Antich. Mostrar tots els missatges

dilluns, 2 de març del 2020

Datreveno de la morto de Salvador Puig Antich

Resultado de imaxes para: garrote vil puig antich
Salvador Puig Antich
La 2an de marto de 1974, la reĝimo de Francisco Franco plenumis la ekzekuton de la anarkiisto Savador Puig Antich. La kantisto Joan Isaac komponis kanton dediĉitan al la koramikino de Salvador, Margalida.

MARGALIDA

Vi foriris sen inform'
nek montoj nek bird'
raportas la paŝojn
vi elflugis sen vort'
nur restis ĉe ni
via rida kantaĵo

Foras vi Margalida,
se la kant' vin atingas
por vi estu kis'
laŭtu nom'
de vi l'amant'
nigra flago en la kor'

Eble vi ne scias sed
ofte lia korp'
kreskas en nia vejn'
ĉar lia sinofer'
skribatas en mur'
kiu ploras rakonte

Foras vi Margalida,
se la kant' vin atingas
por vi estu kis'
laŭtu nom'
de vi l'amant'
nigra flago en la kor'

Kaj nu per tiu ĉi kant'
renovu la kri'
tra arbar, kamp' kaj maro
estu lia nom'
fidela ombraĵ'
en ĉiu momento

Foras vi Margalida,
se la kant' vin atingas
por vi estu kis'
laŭtu nom'
de vi l'amant'
nigra flago en la kor'


Film-Youtube (español, english)

dimecres, 30 de maig del 2018

Datreveno de Salvador Puig Antich

Resultado de imaxes para salvador puig antich

Savador Puig Antich, konata kiel "El metge" (La kuracisto) naskiĝis la 30an de majo de 1948 kaj mortis la 2an de marto de 1974. Li estis kataluna anarkiisto kaj kontraŭfaŝisto, li aktivis en la jaroj 1960aj kaj komence de la 1970aj. Li estis ekzekutita fare de la frankisma reĝimo post juĝo de militista tribunalo, kiu kondamnis lin je morto kiel kulpulon pro la morto de polica subinspektoro 23-jara, nome Francisco Anguas Barragán, en Barcelono.

Resultado de imaxes para salvador puig antich


Resultado de imaxes para garrote vil franquismo
Dum la diktaturo, la mortkomdamnitoj estis ekzekutitaj per garoto

Vidu ankaŭ dediĉitan kanton en: Ipernity
Fonto. En diversaj lingvojViquipèdia