Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris 2017. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris 2017. Mostrar tots els missatges
diumenge, 9 de setembre del 2018
divendres, 17 d’agost del 2018
Omaĝo al la viktimoj de la terorisma atenco okazinta en Barcelono pasintjare
Flordonaco de institucioj kaj familianoj de la viktimoj, sur la trotuara Miró-artaĵo kie haltiĝis la murdaŭto, markis la komencon de la diversaj aranĝoj por omaĝi la homojn kiuj perdis la vivon la pasintan 17an de aŭgusto 2017a.
Ĉe la centra placo Catalunya, ok gejunuloj legis poemofragmentojn en la ok lingvoj de la viktimoj.
Ĉe la centra placo Catalunya, ok gejunuloj legis poemofragmentojn en la ok lingvoj de la viktimoj.
Fonteksto: Barcelono, urbo de paco Memore kaj solidare pri la viktimoj de la atenco okazinta la 17an de aŭgusto 2017 |
Fonto: El PuntAvui
dijous, 24 de maig del 2018
Jaro 2017- La plej granda manifestacio en Eŭropo por la rifuĝintoj
En februaro 2017a okazis en Barcelono la plej granda manifestacio en Eŭropo por postuli la tujan akcepton de rifuĝintoj. 300.000 homoj laŭ kalkulo de la organizantoj, 160.000 laŭ la loka polico.
La mobilizado enkadriĝis en la kampanjo Casa meva, casa teva (Mia domo, via domo) kaj la manifestacio plenigis du stratkilometrojn en la urbocentro.
La mobilizado enkadriĝis en la kampanjo Casa meva, casa teva (Mia domo, via domo) kaj la manifestacio plenigis du stratkilometrojn en la urbocentro.
fonto: Nació Digital
diumenge, 24 de desembre del 2017
Kresko de la sendependisma movado
Fine, sumitaj la balotoj el eksterlando, la sendependismo atingas 2.078.008 balotojn en la pasintaj elektoj por la kataluna parlamento. Tio estas, 115.500 pli ol en 2015 kaj 33.970 pli ol en la pasinta 21a de oktobro 2017.
Katalunoj en eksterlando balotis jene: 54,15% por sendependa respubliko kaj 36, 36% por uniisma monarkio. Por neniu el ambau inklinoj balotis 6,95%.
Noto: multaj homoj en eksterlando plendis pro la "misfunkciado" de la poŝtservo kiu malfaciligis kaj en multaj kazoj malebligis efektivan balotadon.
Grafiko pri la rezulto de la balotado. Lastmomente, tamen, C's perdis unu parlamentan sidlokon (37=>36) favore al PP (3=>4)
Por:
Katalunoj en eksterlando balotis jene: 54,15% por sendependa respubliko kaj 36, 36% por uniisma monarkio. Por neniu el ambau inklinoj balotis 6,95%.
Noto: multaj homoj en eksterlando plendis pro la "misfunkciado" de la poŝtservo kiu malfaciligis kaj en multaj kazoj malebligis efektivan balotadon.
Grafiko pri la rezulto de la balotado. Lastmomente, tamen, C's perdis unu parlamentan sidlokon (37=>36) favore al PP (3=>4)
Sendependa Respubliko: JUNTS x CAT, ERC kaj CUP [70 sidlokoj en la parlamento]
Uniisma monarkio: C's, PSC kaj PP [57 sidlokoj]
Federaciismo: CatComú-Podem [8 sidlokoj]
diumenge, 30 de juliol del 2017
Kataluna partopreno en la Seula UK
Laŭ la kutimo, dum la solena inaŭguro de la kongreso la naciaj sekcioj de UEA salutis la kongreson. Por la unua fojo, tion faris ankaŭ la reprezentanto de KEA (kune kun tiu de Tajvano). Tiun fakton elstarigis la ĵurnalaro ĉar temas pri du naciaj asocioj ne oficiale agnoskitaj de UEA, kiuj tamen havis sian lokon en la oficiala inaŭguro de la kongreso. En sia saluto, Rubeno Fernàndez esprimis sian deziron, ke la kataluna proceso estu modelo de paca solvo de konfliktoj.
En la scienca parto de la kongreso, rimarkindas la internacia kongresa universitato pri diversaj temoj, nome : lingvo, historio, filozofio, sociologio, ktp. Kunlabore kun AIS, kvar el tiuj sesioj ankaŭ fariĝis universitataj kursoj. Rubeno Fernàndez mem (Universitato de Barcelono) estis la profesoro de unu el tiuj kursoj, kie li prelegis pri la evoluo de la socilingvistika situacio en Havajo, temo de lia prilaborata doktoriga tezo. Alia kataluna profesoro, Xavier Alcalde (esploristo ĉe la Scuola Normale Superiore, en Florenco), instruis kurson pri la socia movado de solidareco kun la rifuĝintoj en Eŭropo.
La katalunaj partoprenintoj aktive rolis en aliaj sciencaj eventoj. Tiel, Fernàndez estis unu el la prelegintoj en la altnivela internacia simpozio kunorganizita de ILEI kaj Universitato Hankuk pri eksterlandaj studoj. Tiu simpozio okazis tute en Esperanto, kun samtempa traduko en la korean lingvon. Aliflanke, Alcalde estis unu el la kontribuantoj en la Esperantologia Konferenco, kiu kunvenigas ĉiujare la fakulojn pri la internacia lingvo kaj la esperanta movado.
Se temas pri la beletra fako, ĉi jare la diversaj ĵurioj de la Beletraj Konkursoj estis postulemaj kaj ne aljuĝis la unuan premion en diversaj kategorioj, escepte de poezio. Precipe, la unuan premion en la branĉo poezio estis aljuĝita al la majorka esperantisto Nicolau Dols pro lia verko Pasio. Poemo en ses stacioj. Aldone, Xavier Alcalde ricevis la trian premion kaj honoran mencion en la branĉo Eseo.
Unu el la plej interesaj eventoj dum tiu semajno estis internacia seminario en la Korea Parlamento pri la ebleco de reunuiĝo de ambaŭ Koreioj, kiu okazis en Esperanto kaj en la korea lingvo, en kiu partoprenis 130 homoj el 21 landoj kaj kiu ebligis interŝanĝi la bildon pri tiu afero, kiu ekzistas en la diversaj mondopartoj.
En la oficiala solena fermo, ĉeestis la prezidan tablon nian samasocianon Michael Boris Mandirola, prezidanto de TEJO. Dum tiu solena fermo oni transdonis ok diplomojn pri elstara agado al homoj el ĉiuj mondpartoj kiuj elstaris pro aktiveco kaj eksterordinara sindediĉo al Esperanto. Tiu ĉi jaro, inter ili ricevis la agnoskon Eduardo Vivancos, kataluna anarkiisto kun fascina persona historio. Post lia partopreno en la hispana milito, li pasigis kvin jarojn en la francaj koncentrejoj kaj fine ekzliĝis en Kanadon. Kiel elstarigis la UEA-estraro, dum lia tuta vivo li fervore laboris por Esperanto. Li fariiĝis agnoskita figuro de la anarkiisma esperantismo kaj ankaŭ motoro de la esperanta movado en Toronto.
Jen monda kongreso kun rimarkinda kataluna partopreno. Venontjare la UK okazos en Lisbono. Ĉu ni revidos nin tie ?
Fonto de la informo: esperanto.cat
diumenge, 2 de juliol del 2017
Subscriure's a:
Missatges (Atom)
-
23-an de julio 2023, deputit-elektado por la Hispania parlamento. SINDETENO! NEK FORGESO NEK SENKULPIGO