Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris ĵurnalo. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris ĵurnalo. Mostrar tots els missatges

dimecres, 5 d’agost del 2020

"Ni katalunoj ne havas reĝon" (deklaro ĉirkaŭ la fuĝo de la hispana emerita reĝo)

Quim Torra - RTVE.es

"Ni katalunoj ne havas reĝon" asertis Torra ( katalunia prezidento), kiu plu defendis la sendependisman projekton en la nuna realo. "Ni solidaros ĉiam kun la hispanaj respublikistoj, sed nia vojo estas nia projekto pri Kataluna Respubliko", li klarigis."Ni postulas respondecon al la hispana registaro, kiu permesis, faciligis kaj aplaŭdis la fuĝon de homo plenplena de priviliegioj", li aldonis. Kaj li sindemandis pri la rolo de la hispana vicprezidento Carmen Calvo en la afero.
Laŭ TVE (ĉefa hispana televido), Calvo probable estis la membro de la registaro kiu traktis kun la reprezentantoj de la reĝo ĉiujn detalojn pri la foriro de la emerita reĝo. "PSOE, Unidas Podemos kaj Comuns (koalicio nuntempe reganta la ŝtaton) estos kompliculoj de tiu ĉi fuĝo se ili nenioj faras por ĝin eviti", avertis Torra al la hispana registaro.

Tradukita fragmento el artikolo de ĵurnalo Ara. Originale redaktis: Anna Mascaró. Barcelono, 5a de aŭgusto de 2020.

diumenge, 20 de maig del 2018

Statistikoj pri la katalunaj balotantoj

Ĵurnalo Ara publikigas informon el CEO, organismo kiu regule enketas civitanojn pri diversaj temoj. Ni reproduktas du interesajn grafikaĵojn kaj disponigas la ligon al la reta koncerna paĝo de Ara.
Noto: JxSí reprezentas du partiojn: Centro-dekstra kaj maldekstra. C's kaj PP estas dekstraj. PSC, CSQP kaj CUP estas maldekstraj.
Je la polusoj: CUP estas la plej radikala por sendependismo. C's estas la plej radikala kontraŭ sendependismo




dimecres, 11 d’octubre del 2017

Frontpaĝe en ĵurnalo Ara




- La prezidento Puigdemont lasas en tempopaŭzon la deklaron de sendependeco por malfermi lastan pordon al dialogo
- Rajoy penas por trovi interkonsenton kaj apliki plej fortan reagon
- La fuĝo de firmaoj damaĝas nek  la monkapton nek la financadon
- Junts pel Sí kaj CUP subskribas la proponon pri la kataluna sendependeco
- De eŭforio al sencerteco, la sento de la spektantoj ĉirkaŭ la parlamento
- "Realpolitik" estas la vorto kiun Eŭropo atendis de Puigdemont
- Ekstremdekstruloj, pro la senpuneco, kuraĝas agresi eĉ antaŭ ĵurnalistoj sen timo al aresto
- UE valorigas la geston kaj konfidas je la spaco por interparolado
- La monda gazetaro interpretas la Deklaron kiel deklaron de intencoj. Katalunio en la frontpaĝo de multaj ĵurnaloj mondskale
- PSOE asertas ke ĝi pekis pri "bonkoreco" kaj konsideras ke Puigdemont ne malfermis pordon al dialogo
- CUP konsideras damaĝitan la konfidon en la katalunan registaron kaj konsideras la eblecon forlasi la parlamentan agadon
- Arrimadas (C's) interpretas efektiva la deklaron, Albiol (PP) tion dubas, Iceta (PSC) kaj Rabell (CSQP) neas la efektivecon.
- Pablo Iglesias (Podemos) dankas la saĝon de Puigdemont kaj lia decido ne deklari la sendependecon

Lastminute (reagoj):
10:01 h - CUP defendas ke la sendependeco aplikiĝu "tuj" se la ŝtato uzos la artilkolon 155
10:00 h - Calvo (PSOE) "Ne povas esti internacia perado"
09:46 h - Rivera (C's) "Katalunio ne povas resti en paŭzo. Mi petis al Rajoy kunagadi"
09:39 h - Tardà (ERC) "La postulo de CUP por limigi la dialogon al unu monato estas ĝusta"
09:39 h - Rivera (C's) "Ili deklaras la sendependecon kaj poste la paŭzon por ĉantaĝi"
09:34 h - La Ibex-35 spiras kaj malfermiĝas kun verdaj numeroj en la tago post la diskurso de Puigdemont


dimarts, 3 d’octubre del 2017

Pri la Hispana Konstitucio

Kelkaj obĵetas ke la kataluna referendumo estis organizita sen ĉiuj garantioj. Rilate al tio, indas memori ke la reganta Hispana Konstitucio estis aprobita sen oficiala censo, fermita kaj kun malregulaĵoj, laŭ artikolo publikigita de la ĵurnalo El País la 7an de decembro 1978. Krom tio, okazis malapero de multaj balotantoj kaj al la kaoso kontribuis la lastmomenta aldono de balotantoj aĝantaj inter 18 kaj 21 jarojn.
Fonto: El Nacional

dimarts, 17 de setembre del 2013

Victi vincimus (venkitaj ni venkis)



"Iom antaŭ la disfalo de Barcelono, la generalo Villarroel komisiis iun asistanton, Martí Zubiria, iri al ekstero kun la misio konvinki la markison Poal konduki siajn trupojn en la urbon ĉar la atako de la burbonoj estis tuj okazonta. Poal rifuzis la proponon, asertante ke tio estus senutila peno. Ili arde diskutis, tiom ke eĉ la akompanantoj de Zubiria decidis resti ĉe Poal. En tiu preciza momento, Zubiria estis la barcelona armeano kiuj plej bone konsciis ke Barcelono estis jam komdamnita. Kion li faris?  Li revenis al la urbo.
Iamaniere, la suverenisman movadon oni povas interpreti kiel lukto inter ŝtataj fortoj kaj popolaj fortoj.
La scenaro permesas nuancojn, kompreneble: La ŝtato posedas ankaŭ popolbazajn organizojn kiuj ĝin subtenas kaj, siaflanke, la Generalitat (kataluna registaro) posedas instituciajn ilojn. Sed esence estas kiel dirite. La baza impulso de la suverenismo, ĝia spronfonto, venas el la socia bazo kaj la ĉefaj malhelpoj al ĝiaj depostuloj staras ĉe la ŝtataj institucioj kaj mekanismoj. Ŝtato kiu disponas pri povegaj instrumentoj. Ĝi havas la forton, la monopolon pri la forto; ĝi havas diskonigilojn, zelotojn kaj zelotajn diskonigilojn. Ĝi havas grandegan aron da iloj por premi homojn kaj kolektivojn. Male, la popolaj fortoj, al kiuj ĝi frontas, nur havas siajn korpojn, siajn volojn kaj sian memorganizemon. Kiel homoj, finfine, ili eraras, hezitas, posedas limigitajn fortojn. Kial Zubiria revenis al Barcelono?
Ni neniam scios. Verŝajne pro fideleco al Villarroel, al kelkaj konkretaj homoj. Mi ŝatas pensi ke li revenis pro la sama motivo kiu hieraŭ puŝis la homojn iri al la Kataluna Vojo. Ili ne faris tion ĉar ili pli malpli fidas je la venko de la revo, nek puŝis ilin ia fanatika impulso aŭ la deziro iun ĝeni. Ili iris, tutsimple, pro tiu humila sed profunda ĝojo kiu feliĉigas la homon pro la scio ke li/ŝi estas en la ĝusta tendaro."

Albert Sánchez Piñol, verkisto, aŭtoro de Victus.
Fragmento tradukita el artikolo aperinta en la ĵurnalo Ara, jaŭde la 12an de septembro 2013

dissabte, 4 de juny del 2011

(intervjuo, 3a parto) Esperanto jam plenumis sian ĉefcelon

Kiel vi antaŭvidas la estonton de Esperanto?
La estonto multe dependas de diversaj cirkonstancoj...sed mi estas optimisma. Ĝi kreskas  kaj disvastiĝas. Interreto estas kvazaŭ plilaŭtigilo por la  lingvo, la ideoj kaj la filozofio de Esperanto. Ankaŭ la Muzeo estas novaĵo...multaj pordoj malfermiĝas.

Ĉu ankaŭ mondskale?
En ĉiu lando ĝi malsame evoluas. UNESKO dufoje (en 1954 kaj en 1985) publikigis deklaron favore al enkonduko de Esperanto en la landajn eduksistemojn sed neniu registaro plenumis la peton.
Laŭlonge de la historio, Esperanto estis persekutata de Hitler kaj de Stalin, ĝi estis registare helpata en Ĉinio kelkajn jarojn. Ĉi tie la Generalitat (kataluna registaro), dum la periodo antaŭmilita, planis ĝin enkonduki kiel lernobjekton en lernejoj. Ĉio dependas de loko kaj politika situacio.
Alia ekzemplo estas Brazilo. En Brazilo Esperanto estas subtenata kaj propagandita de la sekvantoj de spiritismo, religio tre populara en la lando. Sed tio havas malavantaĝon  ĉar multaj homoj nekonantaj Esperanton povas kredi ke temas pri spiritismaĵo. Lasttempe alvenis informo laŭ kiu la ministro pri edukado deziras enkonduki la lingvon en la landan eduksistemon.

Ĉu vi kredas tion ebla ankaŭ por Katalunio?
Ebla jes, sed ni devas konscii ke apenaŭ unu milono da homoj (esperantistoj) en la tuta mondo daŭre estas minoritato. Oni devas progresi paŝon post paŝo. Se hodiaŭ aperus leĝo proponanta instrui esperanton en ĉiuj liceoj, ja ne eblus trovi tiom da instruistoj! Ĝi devas esti procezo. Se ekzistas politika volo, ĉio eblas.

(intervjuo, 2a parto) Esperanto jam plenumis sian ĉefcelon

(Interreto) Verŝajne ankaŭ faciligas interŝanĝon de materialoj, kontaktojn inter esperantistoj...
Jes,  en Interreto troveblas ampleksa repertuaro da resursoj, kaj ĉiuj devenas el volontuloj.

Ĉu ankaŭ estas specifaj sociaj retoj?
Jes, ekzemple www.esperanto.com, kvankam mi preferas ĝeneralajn retojn. Inter ili estas www.ipernity.com, kun esperantlingva prezento en sia menuo. Ankaŭ Facebook estas esperantigita sed mi ne scias ĉu komplete. La problemo en tiuj ĉi kazoj estas tiu, ke ilia renovigo estas konstanta kaj povas esti ke la voluntuloj ne havu tempon por ĉion ĝisdatigi...

Lingvoj ŝanĝiĝas...ĉu ankaŭ Esperanto?
Jes, esperanto evoluas. Zamenhof lanĉis la lingvon, li proponis bazan gramatikon kaj eldiris: "ekde nun vi mem faru la lingvon". El tio venas ke homoj sentas Esperanton kiel propra afero. Esperanto sin renovigadas, tio okazas spontane. Ekzemple, kiam aperas teknologiaj novaĵoj kutime kunaperas diversaj vortproponoj, tiam, same kiel okazas ĉe aliaj lingvoj, iu el tiuj proponoj elstaras super la aliaj. Ankaŭ junularo emas krei sian propran esprimmanieron kaj kelkaj el iliaj proponoj populariĝas.


Kiu estas la celo de Anoia-esperanto?
Krom tio ke mi ŝatas labori per Esperanto, la blogo estis utila por mia praktikado kaj plibonigado. Mi havas 10-jaran filon, denaska esperantisto, tial interesis min ĉio ajn taŭga por teni aŭ plialtigi mian lingvonivelon. La blogo estas ankaŭ bona maniero doni servon al homoj, diskonigi Esperanton.
Eĉ se mi pasigis multan tempon for de Igualada, mi daŭre sentas min Igualadano. Kio plej bona ol kunigi ambaŭ aferojn: mia igualada deveno kaj la informado pri Esperanto! Mi faris ankaŭ alian pri Montserrat...

Tiel do, via filo estas dulingva  esperanto-kataluna, ĉu?
Mi ĉiam parolas al li en Esperanto, la patrino en la kataluna. Oni povas diri ke li estas pasiva dulingvulo, infanoj emas elekti simplajn vojojn: se la tuta familio kaj amikoj parolas al li katalune kaj li scias ke ankaŭ mi regas la katalunan, do, li parolas al mi katalune. Ĉiuokaze li komprenas ĉion kion mi diras kaj legas al li en Esperanto. Mi tute ne deziras devigi ion ajn al li, se li mendas libron al mi, mi provizas lin, sentrude.

Revenante al Igualada: komence de la 20a jarcento estis tre vigla esperantovivo. Ĉu lastatempe okazas aranĝoj?
En la jaro 1988 mi estis laboranta en Igualada kaj tiam mi organizis du kursojn kaj kunredaktis bultenojn; eĉ ni sukcesis organizi katalunan esperanto-renkontiĝon. Se ni pli retroiras, Igualada estis vere grava urbo por la esperantistoj, ĉi tie oni redaktis kaj eldonis la revuon Stelo Kataluna, modernismostila revuo dulingva: hispana-esperanta.


Pri la Muzeo de Subirats, kio troveblas en ĝi?
Temas pri privata institucio. Barcelona kolektanto transloĝiĝis al la vilaĝo Sant Pau d'Ordal kaj, proksimume en la jaro 1958, li konatiĝis kun Esperanto. Li tuj entuziasmis pri la lingvo kaj lia kolektopasio estis dediĉita al esperantaĵoj, ĉefe revuoj kaj bultenoj venintaj el tre diversaj mondopartoj. Kial lia magazeno evidentiĝis nesufiĉa, en la jaro 1974, li ekkonstruigis la nuntempan muzeon. Nun la prioritato estas ricevi vizitojn, survoje ni planos aktivaĵojn laŭ la publika prefero. Entute temas pri la plej grava privata e-muzeo de la ŝtato.

(intervjuo, 1a parto) Esperanto jam plenumis sian ĉefcelon:

Iĝi vivanta lingvo

Hodiaŭ ni parolas kun Karles Berga, membro de Kataluna Esperanto-Asocio
Merkredo 12a de majo 2010
_________________________________________________________________
"Esperanto. Ĉiu popolo sian lingvon kaj unu lingvo por ĉiuj" Tiu ĉi reklamafiŝo ĉe la metroo de Barcelono altiris la atenton de Karles Berga, ĵus kiam li estis fininta sian militservon. "Mi estis ĉagrena al mi mem pro tio ke mi dediĉis unu tutan jaron al militaĵo, tial mi decidis dediĉi unu jaron al la paco". Tiel komenciĝis lia intereso pri la esperantaj lingvo kaj movado, kaj la engaĝiĝo daŭras ĝis nun. Tiu igualadano membras en Kataluna Esperanto-Asocio kaj , de antaŭ nelonge, li estas gvidanto de la Muzeo de Esperanto de Subirats. Plene konvinkita esperantisto, li parolas esperanton al sia filo ekde lia naskiĝo. Jen li klarigas al ni pri la apero de la e-movado kaj ĝia ebla estonteco. "Dankon, Karles!"
__________________________________________________________________

Kiel naskiĝis Esperanto?
La baza ideo estis havi lingvon kiu faciligu la komunikadon inter homoj, el kiu ajn mondoparto, parolantaj malsamajn lingvojn. Ĝin kreis Ludoviko Lazaro Zamenhof, juda okulkuracisto kaj filologo kiu perceptis la grandan influon de la latinaj lingvoj sur diversaj lingvoj kaj tio fariĝis la bazo por la konstruado de la nova lingvo. Li elpensis simplan sed efikan gramatikon kaj prielektis la plej vaste diskonigatan alfabeton kune kun la plej internacie rekonataj vortradikoj. La esenca ideo estis tiu, ke ĉiuj landoj de la mondo disponu pri unu lingvo por interkomunikado. La diferenco inter la naciaj lingvoj kaj Esperanto estas tiu, ke la unuaj spegulas la koncernajn landtradiciojn dum la dua estas planita lingvo, celanta speguli la tradicion de la homaro.

Onidire ĝia lernado estas facila...
Jes, tio veras, tamen ĉiu ajn lingvo postulas penon. La aparta karakterizo de Esperanto estas ke ĝi evitas la malregulaĵojn: esceptojn, idiotismojn, esprimojn komprenatajn nur ene de konkretaj kulturoj...Esperanto ekiras sur tre regula bazo kaj tio ŝparigas al lernantoj multe da memorstreĉo.

Sed tiu "mondlingva rolo" estis forŝtelita de la angla lingvo, ĉu ne?
Nu, estas multaj antaŭjuĝoj pri Esperanto. Oni konsideru ĝin aparta fenomeno ĉar Esperanto havas alian celon ol la naciaj lingvoj. Ĉiam ekzistis superregantaj lingvoj: la latino, la angla, la franca...tiun inercon ne eblas ŝanĝi. Spite al tio, Esperanto proponas pli normalan komunikadon. Ĝi naskiĝis kiel "libera" lingvo, kiu ajn povas ĝin lerni libervole. La ideo estas starigi komunikadon sur bazo de plena respekto, t.e., ke la fakto esti denaska parolanto de iu landlingvo ne signifu misekvilibron. Kiam du esperantistoj interparolas, neniu el ili lingve superregas pro lia landdeveno.


Kiel statas Esperanto nuntempe?
Se konsideri la historion de la lingvoj, Esperanto estas juna projekto, pro sia apenaŭ 123-jara ekzisto. Tial oni ne rajtas postuli al ĝi amasajn atingojn! Ĉiuokaze, Esperanto jam atingis sian ĉefan celon: iĝi vivanta lingvo. Ĝi sukcesis enviciĝi inter la diversaj nunaj mondlingvoj.
Ni deziras respondi al kelkaj ideoj el la tipo: "se ne la tuta mondo ĝin parolas, do, ĝi malsukcesis". Kaj nu, kiu afero en la historio funkciis por 5.000 milionoj da homoj? Neniu. Kiam ni sukcesas trarompi tiun kliŝon, ĉio pli glatas: ĝi estas vivanta lingvo, oni povas ĝin uzi kaj utilas por tio kion oni planis, Laŭ mia vidpunkto, ĝi plene sukcesis.
Krom tio nun rimarkeblas kreskado en Interreto. Tiu nova ilo estas tre oportuna por profiti el Esperanto, fakte Esperanto kaj Interreto estas sama afero: Interreto malfermas fenestron al la mondo kaj Esperanto same celas. Oni povas paroli pri paralelaj fenomenoj.