Partoprenu la seminariojn Esplorante Inkluzivon aŭ Lingvoj por Demokratio dum IJK en Nederlando

seminarioj

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la du internaciajn seminariojn “Esplorante Inkluzivon – Atingo de vere inkluzivaj socioj” kaj “Lingvoj por Demokratio: Revigligado de plurismaj demokratioj kaj lingvaj rajtoj. La seminarioj donos la eblon al 40 junuloj (20+20) de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pli pri 1) la temo de tutmonda civitaneco post la KOVIM-pandemio rilate al inkluzivo aŭ 2) lingvaj rajtoj kaj demokratio.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

BET-56: Konatiĝu kun Ryszard Rokicki

RokickiLa dudek-dua gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la Litovia havenurbo Klajpedo, estas Ryszard Rokicki (Pollando).

Ryszard Rokicki naskiĝis la 19an de julio 1949 en Szczecin. Li studis en la Fremdlingva Fakultato de la Varsovia Universitato, ĉe kiu li diplomiĝis (1972) kaj magistriĝis pri aplika lingvistiko (1975). Rokicki dum kelkaj jardekoj laboris kiel instruisto de la angla kaj germana lingvoj en diversgradaj lernejoj kaj kiel abiturienta ŝtata ekzamenisto. Por la edukaj eldonejoj Wydawnictwa Szkolne i Pedagogiczne, LektorKlett kaj Wagros li kompilis plurajn K-diskojn kun porkomputilaj ekzercaroj, akompane al lernolibroj por lernejanoj kaj plenkreskuloj, lernantaj la germanan lingvon.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La Estraro de REU respondis al UEA

REU

Protokolo №2 de la Estrara decido

Dato: 26.04.2022.
Voĉdonado: reta.
Voĉdonis: A. Lebedev, S. Smetanina, N. Gudskov, I. Gonĉarova, A. Mitin, A. Junusov.
Tagordo / temo: Pri respondo al letero de UEA de la 22-a aprilo 2022.
Kunteksto:
– La 22-an de aprilo 2022 al la Estraro de REU venis letero de la Ĝenerala Sekretario de UEA Aleks Kadar, en kiu li nome de la Estraro de UEA transdonas zorgojn, esprimiĝintajn en la Komitato de UEA rilate al eldiroj de la prezidanto de REU Aleksandr Lebedev pri la situacio en Ukrainio.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La Hispana Kongreso de Esperanto okazis denove ĉeeste

hispanio

Post la ekesto de la pandemio denove eblis organizi ĉeestan Hispanan Kongreson de Esperanto. Fakte okazis nur dujara prokrasto, ĉar la loko kaj la datoj estis la samaj antaŭviditaj por la kongreso de la jaro 2020, nome la urbo Comillas [Komijas] en la regiono Kantabrio ĉe la norda marbordo de Hispanio, en la festoponto de la Festo de Laboro (konkrete inter la 29a de aprilo kaj 3a de majo). Nur la numero estis malsama, ĉar fine ĝi fariĝis la 80a post okazigo de virtuala kongreso en 2021.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Centoj da numeroj de Kontakto kaj TEJO Tutmonde alireblaj libere

Kontakto

Post longa laboro, ĉiuj malnovaj numeroj de Kontakto kaj TEJO Tutmonde nun estas libere alireblaj en la reto. Oni nun povas libere legi 443 skanitajn numerojn de junularaj Esperanto-revuoj ekde 1963, kaj en tiuj miloj da paĝoj oni povas vidi, kiel la mondo – kaj la Esperanto-movado – ŝanĝiĝis dum la jardekoj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

BET-56: Bruĉjo Kasini pri la projekto “30 oraj horoj”

KasiniLa dudek-unua gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio), estas Brunetto Casini, konata en Esperantujo kiel Bruĉjo Kasini. Ĉi-sube li prezentas sin mem kaj sian kontribuon al BET-56.

Kasini eklernis Esperanton en 1970, kaj plenumis plurajn taskojn en la Movado. Membro de la Itala Instituto de Esperanto de 1975 kun rajto gvidi ekzamenojn, en 1973 mi estis elektita en la estraro de la Itala Esperantista Junularo (IEJ), kaj en 1974 li iĝis Ĝenerala Sekretario de TEJO, posteno kiun li tenis, daŭre reelektita, ĝis 1980. De 1980 ĝis 1981 li estis Vicprezidanto de TEJO.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Plibonigita lingvolernado por pli justa kaj pli efika Eŭropo

flago de EUKun granda intereso parolantoj de la internacia lingvo Esperanto sekvis la Konferencon pri la Estonteco de Eŭropo. Multaj civitanoj de Eŭropa Unio enmetis ideojn al tio. Kaj multaj el tiuj ĉi pledis por efika kaj agokapabla Eŭropo kaj por plifortigo de la eŭropa identeco. Finfine nepre temas pri valoroj kaj rajtoj, pri la bazo de la formado de demokratia volo kaj pri la konservado de lingva diverseco en EU.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Verku por Monato kaj ricevu abonon al la revuo kaj TEJO-membriĝon

Monato

Por instigi pli da junuloj ekverki en Esperanto, Monato kunlabore kun TEJO lanĉas novan konkurson. Se vi verkas artikolon por Monato enkadre de la konkurso, kaj via artikolo estas akceptita, vi gajnos kvarmonatan bitan abonon de la revuo Monato, kaj senpagan membriĝon al TEJO dum unu jaro.
Monato estas ĉiumonata magazino fondita en 1979 de Stefan Maul kaj raportas pri nuntempaĵoj el ĉirkaŭ la mondo. Ĝi estas presata en Belgio kaj havas legantojn en 65 landoj. Monato estas unika, ĉar por ĝi raportas nur korespondantoj el la lando mem, kiuj do bone konas la lokan situacion.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Kiam kaj kiel la Ondo-redaktoro lernis Esperanton

redaktoro

Hodiaŭ, la 23an de majo, je la 64a naskiĝdatreveno de la redaktoro de La Ondo de Esperanto Aleksander Korĵenkov, ni proponas legi lian tekston, en kiu li rakontas, kiel li eksciis pri Esperanto, kaj kiam kaj kiel li eklernis ĝin, estante 18-jara studento en Tjumeno. Ĉu tiu teksto estas legebla en la ruslingva ĵurnalo de Aleksander, dediĉita al liaj rememoroj pri Esperanto. La tekston akompanas 59 komentoj, inter kiuj estas kelkaj rakontoj pri tio, kiel komentantoj eklernis la Lingvon Internacian.
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

BET-56: Ulrich Brandenburg prelegos en Klajpedo

BrandenburgPost sia 36-jara diplomata kariero Ulrich Brandenburg emeritiĝis kiel ambasadoro de Germanio en 2016. En la jaroj antaŭe li servis, interalie, kiel direktoro pri sekureca politiko en la ministerio pri eksterlandaj afero kaj kiel ambasadoro de Germanio ĉe NATO, en Ruslando kaj en Portugalio. En la jaroj 2019 kaj 2020 li kun mandato de OSKE gvidis la laborgrupon pri ekonomiaj aferoj kadre de la Triflanka Kontaktgrupo por reguli la konflikton en orienta Ukrainio. Ulrich Brandenburg estas denaska esperantisto. En la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la Litovia havenurbo Klajpedo, Ulrich Brandenburg prelegos pri la temo, kiun li mem prezentas ĉi-sube.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | 1 komento

Intergalaksia: Nova albumo de Vojaĝo

intergalaksiaLa 20an de majo 2022 estis lanĉita la bita albumo Intergalaksia de la Tuluza bando Vojaĝo.
Vojaĝo estas grupo de kvar muzikistoj el Tuluzo, la rozkolora urbo en sudokcidento de Francio. Gilles Bénard (klavaro) kaj Jean-Claude Patalano (saksofono), kiuj ludis kune ekde mezlernejo, kreis Vojaĝon en 2015, sed la aventuro komenciĝis en la 1980aj jaroj, kiam tiuj du amikoj decidis krei ĵaz-rokan grupon, kiun ili nomis Khephren (de la nomo de unu el la tri grandaj piramidoj de Gizo en Egiptujo). La kapricoj de la vivo disĵetis la grupon, kaj nur kelkajn jarojn poste la du amikoj denove renkontiĝis por fondi Latin Viaggio kun latin-ĵaza repertuaro (bossa-nova, sambo, salsa, ŝoro).
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

UK-107 en Montrealo: 552 aliĝintoj el 52 landoj

montrealoJe la 20a de majo al la 107a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos la 6-13an de aŭgusto 2022 en Montrealo (Kebekio, Kanado), aliĝis 552 personoj el 52 landoj, plej multe el Usono – 104 aliĝintoj.
Vidu ĉi-sube la liston de dek landoj kun plej multaj aliĝintaj kongresanoj:
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

István Ertl gvidos atelieron dum BET-56

ErtlLa dek-naŭa gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la Litovia havenurbo Klajpedo, estas István Ertl.

István Ertl estas tradukisto, esperantisto el Budapeŝto, kun pasportoj Hungaria kaj Francia, vivanta en Luksemburgio, lastatempe ankaŭ iomete en Estonio. Profesie li laboras kiel tradukisto por la Eŭropa Revizora Kortumo, sed de tempo al tempo li tradukas ankaŭ beletre, ĉu al Esperanto (Queneau, Seneko, Kahlau, Venclova, Kertész, Conan Doyle…) ĉu al la hungara (Simenon, Jules Verne, Borges…).
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ne ĉiuj libroj kostas

dostojevskijDostojevskij, Fjodor Miĥajloviĉ. Kvin rakontoj / Tradukis el la rusa Grigorij Arosev, Aleksander Korĵenkov. Kompilis Aleksander Korĵenkov; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2021. — 55 p. — (Virtuala Biblioteko de Sezonoj; №19).
Ĉeĥov, Anton Pavloviĉ. Malgranda trilogio / Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov, Anna Pentus, Mati Pentus. Kompilis Aleksander Korĵenkov; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2021. — 39 p. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2021).

En situacio, kiam papero malabundas, energio por produkti pli kaj pli kostas, siliko ne troviĝas, estas granda kaj plaĉa surprizo, ke eldonejo disponigas senpage kelkajn siajn verkojn, kaj sufiĉas ilin elŝuti (se entute oni havas energion por funkciigi komputilon…)

La eldonejo Sezonoj, mastrumata de Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka, proponas 19 librojn senpage deŝuteblajn ĉe https://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php, estas ne malvasta elekto en pdf kaj en ePub plus malnovaj numeroj de la revuo La Ondo de Esperanto. Apud Dostojevskij, kies naskiĝan datrevenon ni havis en 2021, ni havas Tolstoj, Simenon, Dickens, Poe, Zamenhof, Brjusov, Lermontov, Conan Doyle, Harrison, Gogol, Ĉehov, Puŝkin, plus du nedikajn broŝurojn de Korĵenkov mem. De Tolstoj estas fakte inkunabloj de antaŭ pli ol cent jaroj eldonitaj de Posrednik.
Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Poemoj de Nikolai Lozgaĉev

Lozgaĉev en 1997

La hieraŭan omaĝon al Nikolai Lozgaĉev ni daŭrigas per kelkaj el liaj poemoj, kiun prefacas la karakterizo de lia poezia arto fare de William Auld.

«Nikolai Lozgaĉev utiligas grandparte tradiciajn versformojn, sed lia atuto estas ligateco al lerta lingva ĵonglado (vi vivas / vivias), plej lerte en poemoj inspiritaj de lingvaj aktualaĵoj kiel Eŭĉanto, Est-etiko de la lingvo, Mal-neo-logismo.

« En Piĉeske li parodias la lingvajn ekscesojn de Karolo Piĉ, la maniero kiu memorigas pri iama poemo de Baghy pri neologismemo de Kalocsay. Eble plej impresaj estas liaj palindromaroj (eble ne el vidpunkto pure poezia), en kiuj ĉiu verso estas palindromo trafa kaj ne ĉiam tutsimpla, ekzemple: Al bon’ la mort’ tro malnobla. Ili meritas vastan konatecon. Sed la poemaro estas multe pli ol tio.

« Aparte plaĉegas al mi Koloreco: li citas epigrafe el poemo, kiu iam ravis min, de la ukraina poeto Ternavski, en kiu tiu deziras havi propran koloron. Lozgaĉev lerte respondas, ke tion li ne volas (kiel la bruno – ĉe la nomo Adolf), sed:

al mi sufiĉas
nigro sur blanko.

« Ho, bele!»

William Auld

Legi plu

Afiŝita en Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Komentoj malŝaltitaj ĉe Poemoj de Nikolai Lozgaĉev