Katalunoj komencis sekvi vojon povanta konduki
al sendependeco de ilia lando el Hispanio. La argumentoj per kiuj ili
subtenas sian deziron sekvi tian vojon - historiaj, kulturaj, ekonomiaj,
sociaj kaj politikaj - estas plene klarigitaj kaj pli kaj pli
agnoskitaj en multaj medioj. Kelkaj decidis serĉi alternativon al la
nuna politika aranĝo nur post kiam ĉiuj proponoj helpi remuldi la ŝtaton
kiel veran "nacion de nacioj" trafis rifuzon, ofte kun aldonita
humiligo. Lastatempe akriĝis la alia tendaro kaj regresis al
malliberalaj politikoj, restaĵoj de diktatoreca pasinteco, supozeble
superita en Hispanio. Multaj sentas, ke ne agi nun signifus akcepti la
subigan rolon celantan Katalunion en la hispana skemo, same nun kiel
historie, kaj fine kapitulacinte al la hispana celo de kompleta
asimiligo.
Katalunoj faris propran planon kaj ĝis nun montris al la mondo kiel oni
devas agi en similaj cirkonstancoj. Pacience, agante nur post kiam iliaj
proponoj estis ree rifuzitaj. Ampleksige, kalkulante pri la fortoj de
ĉiuj sociaj eroj kaj rifuzante neniun ial ajn. Pace, kunveninte je
centoj de miloj surstrate por montri sian decidon, sen agresemo al la
aliaj kaj rifuzinte ĉian formon de perforto. Demokrate, kun la elektitaj
reprezentantoj agante laŭ la deziro de la popolo anstataŭ planinte
desupre, kaj sukcesante kunvenigi en larĝan koalicion malsimilajn
partnerojn el dekstremaj kaj maldekstremaj idearoj. Respondece, kun la
plejparto de la politikaj fortoj - krom tiuj, kiuj ekskludis sin mem ek
de la komenco - laborante por atingi interkonsenton kaj antaŭenpuŝi la
procezon. Kaj kun malfermita menso: eĉ nun la kataluna gvidantaro sin
oferas por ekzameni kun siaj hispanaj similuloj ĉian eblecon de marĉanda
interkonsento pli ol adopti riskeman, unuflankan decidon. Se io tia ne
havas ĉiujn ecojn de velura revolucio, kio havas?
2014 estos decidiga jaro por Katalunio. Ĉiuj signoj - la ekvilibro de la
politikaj fortoj en la parlamento, la kongrueco de ĉiuj opini-enketoj
kaj la imponaj manifestacioj, por ne mencii la mankon de kredeblaj
alternativoj flanke de la uniisma tendaro - celas la fakton, ke oni
atingis renverspunkton. Plimulto de la katalunoj deziras realan ŝanĝiĝon
kaj iliaj reprezentantoj engaĝiĝis por doni al ili la rimedon por
decidi la direkton, kiun tiu ŝanĝiĝo devus preni. Ilia propono - kaj
evidenta rimedo por dispeli ĉian dubon pri la intencoj de la katalunoj -
estas referendumo pri tiu punkto, tre simila al tiu planita por
Skotlando en septembro. Neniu ekster Hispanio serioze pridubas la
rajtecon de tia vojo, kaj tamen la hispana povularo - registaro kaj
opozicio zelote malcedemaj pri tiu punkto - obstinegas en ĝia malebligo.
Tia estas la afero komence de la nova jaro, en malkomforta senelirejo.
***
Ĝis nun la oficialaj deklaroj en la internaciaj medioj estas, ke la
kataluna situacio estas interna afero de Hispanio. Ĉiuj konscias, tamen,
ke iel ajn la sekvo, la efiko ne haltos ĉe la limo kaj, se oni ebligos
stagnadon, la nuna malcerteco damaĝos ĉiujn: Katalunion, Hispanion kaj
aliajn. Se la hispana flanko daŭre rifuzas marĉandi kaj se ĉiuj proponoj
el Katalunio daŭre estos blokitaj surbaze de teknikaĵoj aŭ simple
ignoritaj, tiam necesos ia engaĝiĝo de tria rolulo por solvi la
senelirejon. La agado de eksteraj roluloj povas vere helpi Hispanion
atingi propran renverspunkton. Eĉ se ili rifuzegas tian ideon, la tiea
popolo ne malpli ol la politikistoj, ili devos akcepti la fakton,
inspirite de la vortoj de Cameron pri Skotlando, ke la katalunoj ne
povas esti retenitaj en Hispanio kontraŭ ilia volo.
Nur iom da silenta diplomatio eble estas ĉio necesa en la nuna stadio.
Eksterlandaj roluloj influaj super finance ligita kaj politike vundita
Hispanio povas deziri uzi tian influon por devigi ĝiajn politikistojn
reagi. Jam ekestis iuj publikaj spuroj tiurilate kaj eble ankaŭ pli ol
malmultaj privataj. Tamen, eĉ tiel frue, pli forta signalo ne estus
maltaŭga, ĉefe por ekskluzivi miskondutojn kaj, ni esperu, perforton,
flanke de tiuj, kiuj povas senti siajn interesojn minacitaj de la
kataluna elekto.
Kaj devintus klari por ĉiuj, ke la situacio atingis stadion, kiam ĉia
provo flankenlasi la katalunan popolon, ĉu neante al ili la rajton
paroli, ĉu minacante ĝian gvidantaron aŭ penante kaŝe atingi
lastmomentan interkonsenton, ne helpos solvi la problemon, nur
prokrastigos ĝin kaj plimalbonigos ĝin. La nura akceptebla sekvo el
demokrata vidpunkto en la nuna momento estas voĉdono kaj la senpera celo
por ĉiuj devintus esti helpi trovi vojon por ke la katalunoj esprimu
sian opinion. Kaj tiam, se ili vere decidiĝas pri sendependa ŝtato,
estos la respondeco de ĉiuj kontroli la daŭrigon por garantii la estiĝon
de la libere esprimita volo de la popolo.
(Tradukis el la angla originalo Ramon Perera)
fonto: Col·lectiu Emma